Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 300 (2012-02-11)
[Esperantistoj] JEP-anoj aranĝos ekspozicion pri Esperanto, NANKANA SAHIB(O), Pakistano

Antaŭ la ekspozicio, ni havas planon aranĝi bazan kurson en lernejoj, kolegioj kaj lokaj diversaj asocioj kaj individue ankaŭ donos informadon pri Esperanto, kulturo, historio, literaturo, filmoj antaŭ la ekspozicio kaj dum la ekspozicio...

1) Ekspozicio pri Esperanto okazos en la sankta kaj fama urbo "Nankana Sahibo" dimanĉe je la 26-a februaro, 2012 1-a-foje.

2) 1-a kunsido de PakEsA estos en la sama urbo kaj ankaŭ 1-a-foje ni klopodos marki datrevenon de memoro de patrono de Esperanto-Movado de Allama Muztar Abbasi en la sama urbo.

3) Kia materialo estas bezonota por ekspozicio.?

* afiŝoj, glumarkoj, butonoj kaj kalendaroj, gazetaroj el UEA/TEJO kaj via lando.

*lernolibroj, historiaj libroj, literaturaj libroj, bildokartoj, aĵoj pri UEA/TEJO kaj via lando.

*mapoj, vortaroj, biografio de Zamenhof, kaj aliaj libroj.

Ni tutkore atendos kaj se vi sendus al ni multekostajn aĵojn, ni povas resendi vin je via peto.
Sendu materialon, kiu estas menciita supre kaj ankaŭ kiu ne estas menciita supre.

Ni esperas ke vi helpos nin por nia grandega celo. Atendas por via respondo kun esperegoj.

Amike, Adeel Mahmood Butt



Junularo Esperantista Pakistana

Ward No. 11, Near M.C. High School

39100, Nankana Sahib / PAKISTANO
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nankana_Sahib

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026